
La 17-an de julio en Pekino, fondiĝis la ĉina sportista delegacio al Pekinaj Paralimpikoj de 2008. La delegacio konsistas el 547 membroj, inter kiuj 332 estas sportistoj, ili partoprenos en konkursoj de 20 programoj de la Paralimpikoj. Tio estas plej granda delegacio de Ĉinio al Paralimpikoj post 1984 kaj ankaǔ la plej granda en delegacioj al la Pekinaj Paralimpikoj.
Laǔ informo, en la 28-a de aǔgusto en la Ĉiela Altaro en Pekino okazos la prena ceremonio kaj startiga ceremonio de stafetado de paralimpika flamo. Poste la paralimpika flamo stafetos tra 11 urboj de 11 provincoj, aǔtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio. |