china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Okazis startiga ceremonio de torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-28 16:01:28

Antaŭtagmeze de la 28-a de aŭgusto, en Ĉiela Altaro bruliĝis sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj en 2008. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao deklaris oficialan startiĝon de torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj. Ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, prezidanto de Pekina Paralimpika Organiza Komitato Liu Qi kaj prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven ĉeestis al la startiga ceremonio.

Prezidanto de Pekina Paralimpika Organiza Komitato Liu Qi publikigis parolon en la ceremonio dirante, ke la brulanta fajro de Pekinaj Paralimpikoj bruligos la emocion kaj transdonos la harmonian, amikan kaj helpeman esperon de la homaro kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de handikapulaj aferoj en la mondo.

Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven esprimis, ke bruligo de sankta fajro signifas inaŭguriĝon de Pekinaj Paralimpikoj. La sportistoj en Paralimpikoj montros apartan sportan spiriton kaj per tio eliminos diversajn malfacilojn.

De la 28-a de aŭgusto, komenciĝos torĉstafetado de Pekinaj Paralimpikoj laŭ 2 vojlinioj. La torĉstafetado okazos en 11 urboj kaj daŭros 10 tagojn. En la 6-a de septembro, la sankta fajro bruligos ĉefturon de Pekinaj Paralimpikoj en Birda Nesto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
paralimpikoj
v Pekino faris proponon "dediĉi amon al paralimpikoj" 2008-08-27 19:17:54
v Organiziĝis sportista delegacio de Aomen por paralimpikoj 2008-08-27 16:07:43
v (foto) Liu Qi esprimis plenforte fari preparan laboron de Pekinaj Paralimpikoj 2008-08-26 13:52:33
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040