Okaze de Pekinaj Paralimpikoj de 2008, la trafika administracio de Pekino prenos rimedojn por garantii trafikan glatecon kaj liveri oportunecon al handikapuloj en iliaj veturado kaj spektado de konkursoj.
La 28-an de aŭgusto en gazetara konferenco okazinta en Pekino, s-ino Wang Li, vicestro de la trafika administracio de la pekina publik-sekureca buroo, diris, ke la administracio liveros ĉiu-dimensian kaj individuecan servon al la handikapuloj, kaj efektive protektos iliajn rajtojn kaj interesojn. |