La 29-an de aŭgusto, fonduso de la ĉina Ruĝa Kruco proklamis, ke la fonduso kontribuis cent milionojn da juanoj por konstruado de lernejoj en la tertreme plagitaj lokoj de la urbo Chengdu de la provinco Sichuan.
Laŭ konigo de s-ro Wang Rupeng, ĝenerala sekretario de la fonduso, nuntempe, krom la urbo Chengdu, la fonduso disvolvas pli ol 150 helpajn programojn en la tertreme plagitaj lokoj de la urbo Mianyang de la provinco Sichuan. |