Antaŭ nelonge la pekina opinisonda centro telefone faris enketon al 3 032 loĝantoj el 18 distriktoj kaj gubernioj de Pekino. 98,6% de la enketitoj esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas altnivelaj; la olimpikoj altigis civilizacian kvaliton de pekinanoj kaj penetrigis la mediprotektan ideon en la koron de loĝantoj.
Pli ol 90% de la enketitoj opiniis, ke fortaj organizado kaj akordigo de la registaro estas nemankigebla, fervora servado de volontuloj metritas laŭdon kaj vigla partoprenado de ordinaraj pekinanoj ludas gravan rolon. |