La 3-an de septembro en Pekino, okazis kunveno de plenuma komisiono de Internacia Paralimpika Komitato. En la kunveno, prezidanto de pekina olimpika organiza komitato Liu Qi donis salutmesaĝon dirante, ke diversaj preparaj laboroj de Pekinaj Paralimpikoj estas ĉiuflanke en ordo.
Liu Qi diris, ke nun pli ol 40 mil laborantoj kaj volontuloj de la paralimpikoj jam tute estas pretaj, kaj Pekino, Qingdao, Hongkong kaj aliaj kunlaboraj urboj faris sufiĉan preparadon en diversaj flankoj. |