Tagmeze de la 6-a de septembro en Popola Halo de Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj lia edzino aranĝis la bonvenigan bankedon por honorindaj gastoj, kiuj ĉeestos al Pekinaj Paralimpikoj de 2008.
En sia salutparolo, Hu Jintao diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo serioze plenumas sian solenan promeson al la internacia socio, kaj plenforte bone faris preparadon por Pekinaj Paralimpikoj laŭ postulo pri la sama sukcesigo al Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj. Li kredas, ke Pekinaj Paralimpikoj certe estos la paralimpikoj karakterizaj kaj altnivelaj.
Al la bankedo ĉeestis prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven, honora prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Juan Antonio Samranch, ĉefministro de Korea Respubliko Han Seung-soo kaj aliaj honorindaj gastoj sume 120 personoj. |