china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Inaŭguriĝis senprecedence grandskalaj Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-07 00:03:12

Vespere de la 6-a de septembro inaŭguriĝis Pekinaj Paralimpikoj, 2008. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao proklamis la inaŭguron. Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Graven faris parolon en la inaŭguro. Li esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas eksterordinare mirindaj, kaj li kredas, ke la Pekinaj Paralimpikoj certe sukcesos plene.

En la parolo Philip Graven diris ankaŭ, ke en 12 tagoj de la paralimpikoj vi trovos, ke diferencoj, kiujn vi opiniis ekzistantaj en la mondo, estas tute ne tiel evidentaj.

En ĉifojaj paralimpikoj partoprenos delegacioj de 147 el 162 membroj de la Internacia Paralimpika Komitato, kaj pli ol 4 mil sportistoj, la du nombroj ambaŭ superis tiujn de la antaŭaj paralimpikoj.

Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris en la inaĝura parolo, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo subtenas la Pekinajn Paralimpikojn per granda fervoro kaj varme atendas, ke la paralimpikoj fariĝu grandioza kunveno por kune dividi ĝojon, amikecon, sonĝon kaj sukceson.

Estas la unua fojo en la historio, ke unu organiza komitato samtempe preparis kaj gastigas la olimpikojn kaj la paralimpikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040