china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun germana prezidento kaj japana gasto
(GMT+08:00) 2008-09-07 18:53:06

La 7-an de septembro en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis respektive kun germana prezidento Horst Koehler kaj eksa ĝenerala sekretario de la japana Liberal-Demokratia Partio kaj prezidanto de Japana-Ĉina Amikeca Asocio Kato Koichi, kiuj venis por ĉeesti al la inaǔguro de la Pekinaj Paralimpikoj.

Intervidiĝante kun Horst Koehler, Hu Jintao diris, ke Ĉinio volontas kune klopodi kun Germanio kaj bone trakti diverĝojn por antaǔenpuŝi longedaǔran, stabilan kaj sanan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Horst Koehler esprimis sian deziron pri plena sukceso de la Pekinaj Paralimpikoj.

Intervidiĝante kun Kato Koichi, Hu Jintao dankis la registaron kaj diversajn socirondojn de Japanio, kiuj donis subtenadon al la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040