china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj amaskomunikiloj kaj popoloj alte taksis inaǔguron de Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-07 18:55:50

Vespere de la 6-a de septembro en la ĉina Nacia Stadiono "Birdnesto" okazis la inaǔguro de la Pekinaj Paralimpikoj de 2008. Diverslandaj amaskomunikiloj raportis pri la solenaĵo kaj opiniis, ke la inaǔguro de la Pekinaj Paralimpikoj estas same brila kiel tiu de la Pekinaj Olimpikoj.

Brita Brodkasta Korporacio opinias, ke la prezentado de la inaǔguro estas "ege impresa" kaj "grandioza".

Hispana Efe-novaĵ-agentejo laǔdis, ke la inaǔguro elmontris la orientan belon kaj la spiriton de superado kaj harmonia kunekzistado. Amaskomunikiloj kaj oficistoj de Egiptio, Singapuro, Nikaragvo, Malajzio, Brazilo, Turkio, Francio, Germanio, Italio, Sud-afriko, Japanio, Korea Respubliko, Angolo kaj aliaj landoj alte taksis la inaǔguron de la paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040