La 9-an de septembro, la Pekinaj Paralimpikoj eniras en la trian tagon, en kiu naskiĝos 61 ormedaloj el atletiko, naĝado kaj aliaj programoj. Tio estas tago, en kiu naskiĝos la plej multaj ormedaloj dum la Pekinaj Paralimpikoj.
En hieraŭaj konkursoj, kiaj vira 100-metra libernaĝado S8-klasa, virina 10-metra aerpistola pafado P2-klasa, vira lancĵetado F35-36-klasa, virina lancĵetado F42-46-klasa, blindulina ĵudo 57-km klasa, la ĉina delegacio gajnis 5 ormedalojn, kaj nun ĝi daŭre okupas la unuan lokon en la ormedala tabulo.
En hodiaŭaj konkursoj, ĉina teamo unuafoje partoprenos bocian matĉon. Bocio estas unu el la tri programoj, kiuj ne aperas en Olimpiaj Ludoj. Tiuj, kiuj partoprenas bocian matĉon, estas cerboparalizuloj, kiuj dividiĝas en 4 rangojn laŭ kripla graveco. La 9-an de septembro, naskiĝos 4 individuaj ĉampionoj en bociado, en kiu 3 el 9 ĉinaj sportistoj eniris en ok antaŭajn lokojn. |