Dum Pekinaj Paralimpikoj, turka paralimpika delegacio sendis 16 sportistojn por partopreni en pafado, arkpafado, halterlevado, tabloteniso, rulseĝoteniso, atletiko kaj ĵudo. Lastatempe turka ministro pri ŝtataj aferoj respondecanta pri sportaj aferoj Murat Basesgioglu akceptis intervjuon de nia raportisto. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.
Ĵur vi aŭdis huradon de membro de turka delegacio por la turkaj sportistoj en arkpafejo. Ankaŭ Basesgioglu sidas inter ili. En 4 tagoj en Pekino, Basesgioglu ĉiutage iris al 4 aŭ 5 stadionojn por spekti la konkursadon de turkaj sportistoj kaj frapis la manon kun la sportistoj finintaj la konkursadon. Basesgioglu diris, ke li esperas, ke en limita tempo li povu doni plimultan kuraĝigon kaj subtenon al turkaj sportistoj. Li diris,
"Paralimpikoj estas pli kaj pli atentata en la mondo. Nun ĉiuj landoj alte atentas disvolviĝon de handikapulaj sportaj aferoj. La sportistoj plie serioze faras preparadon por partopreni en Paralimpikoj. De la lastaj jaroj ankaŭ la turka registaro alte atentas la disvolviĝon de handikapulaj sportaj aferoj. Grande multiĝis handikapulaj sportistoj. |