La 13-an de septembro, akceptante intervjuon de ĉinaj raportistoj, Dato Zainal Abu Zarin, prezidanto de Azia Paralimpika Komitato, diris, ke la Pekinaj Paralimpikoj estas la plej bonaj en la historio, kaj Ĉinio efektivigis la celon, ke la paralimpikoj kaj olimpikoj brilu same.
Li diris al raportistoj, ke dum la Pekinaj Paralimpikoj li renkontis multajn sportistojn kaj oficistoj en konkursejoj kaj la paralimpika vilaĝo, tamen ĝis nun li aŭdis neniun negativan komenton pri la paralimpikoj; sendube la Pekinaj Paralimpikoj estas la plej bonaj en la historio kaj oni plene ĝuas plezuron el la paralimpikoj. |