La 17-an de septembro en Pekino, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao bankede regalis 30 internaciajn honorajn gastojn ĉeestontajn al fermo de la Pekinaj Paralimpikoj kaj koncernaj aktivadoj. Hu Jintao diris en la bankedo, ke koncepto de la Pekinaj Paralimpikoj "Transcendo, Akordigo kaj Kunĝuo" postlasos al tutmondaj handikapuloj valoran spiritan riĉaĵon. |