La 16-an de novembro en Ŝanhajo finiĝis la jarfina finalo de Majstro-Pokalo de la Asocio de Profesiaj Tenisistoj. Serba tenisisto Novak Djokovic gajnis la solludan ĉampionecon.
La solluda finalo okazis inter Novak Djokovic kaj rusa ludisto Nikolay Davydenko. La antaŭa montris tre bonan staton kaj venkis la rivalon per 2 kontraŭ 0. Plifrue en la duopluda finalo la kanada-serba konsisto Daniel Nestor kaj Nenad Zimonjc venkis usonajn fratojn Bob kaj Mike Bryan per 2 kontraŭ 0. |