
En la 1-a de decembro en Ĉikago laŭ la loka tempo, la novelektita prezidento de Usono Barack Obama okazigis gazetaran konferencon, publikigis kandidatigon de Hillary Rodham Clinton kiel usona nova ŝtata sekretario kaj restigo de Robert Gates kiel nacidefenda sekretario. Sekve de malkaŝo de la diplomatia kaj ŝtatsekureca teamoj de Obama, framo de lia kabineto jam formiĝis. Analizistoj opinias, ke la serio da nomumoj signifas, ke Obama daŭrigos siajn promesojn, faritajn dum la prezidenta elektado, pri turnado de direkto de Bush-a registaro en diplomatio kaj nacidefendo kaj klopodas ŝanĝi internacian figuron de Usono.
Samtempe Obama kandidatigis James Jones, eksan komandoron de usona marinfanterio, eksan ĝeneralan komandoron de alianca armeo de NATO kiel konsiliston pri ŝtata sekureco, Eric Holder, eksan vicsekretarion pri justecco kiel justian sekretarion, Janet Napolitano, estrinon de stato Arizono kiel ministron pri teritoria sekureco kaj Susan Rice, konsiliston pri elektado kaj diplimatio kiel usonan ambasadoron en UN. Laŭ malkaŝo de transira teamo de Obama, li publikigos nomliston de ĉiuj membroj de la nova kabineto antaŭ la Kristnasko por garantii la tujan laboron post lia ĵura enoficiĝo.
Rilate al la malkaŝo de la nomlisto, amaskomunikiloj opinias, ke Obama eble volas imiti usonan eksan prezidenton Abraham Lincoln konstrui "teamon de kontraŭuloj", tio estas kolekti la iamajn kontraŭulojn kaj malnovajn subulojn de Bush. La resto de Robert Gates estis proponita de Obama dum la prezidenta elektado, ke lia kabineto restigos membron de Respublika Partio. Inter la kandidatigo, Hillary Clinton estas la plej granda hazardludo. Unue, oni ne certas ĉu ŝi bone kunlaboros kun la teamo de Obama; due, ĉu la Ŝtata Departemento, gvidota de Hillary Clinton, fariĝos alia potenca centro ekster la prezidento; trie, kion Hillary Clinton faros dum la diplomatia laboro? Pro la dubo de amaskomunikiloj pri solidareco de la teamo, Obama esprimis en la gazetara konferenco, ke li firme kredas, ke membroj de lia teamo devas havi fortajn individuajn karakterojn kaj proprajn starpunktojn, tio helpos fari la plej bonan decidon. Li diris ankaŭ, ke se ne ekzistas malsamajn starpunktojn, mankas debato kaj, ĉiuj havas saman opinion, tio ja estas danĝero de la Blanka Domo. Do, li bonvenigas fortan diskuton. Tamen samtempe Obama esprimis ankaŭ, ke kiel prezidento, li kontrolos la ĝeneralan situacion por garantii honestan praktikadon de kabinetaj membroj pri la decidoj.
Post enoficiĝo de Obama, kiamaniere li perfekte finos la irakan militon, kiel solvi iranan nuklean problemon, nuklean problemon de korea duoninsulo, afganan militon, pacan procezon de mezoriento, tutmondan klimatan plivarmiĝon kaj alia malfacilajn problemojn, estos unuaj taskoj de liaj diplomatiaj kaj nacidefendaj politikoj. Iuj analizistoj maltrankvilas pri restado de Hillary Clinton, Robert Jones kaj aliaj en la kabineto.
Tamen Obama-registaro ne havas orientadon diverĝon en diplomatio kaj nacidefendo. Videblas, ke en la mallonga estonteco, diplomatiaj kaj nacidefendaj politikoj de Usono celas klopode turni la internaciajn figuron de Usono, detruitan dum oficado de Bush kaj garantii pozicion de Usono kiel tutmonda gvidanto. |