La 5-an de januaro en Pekino, okazis ĉina tutlanda kunveno pri financa laboro. En la kunveno, ĉina financa ministro Xie Xuren montris, ke la gravita punkto de financa laboro en 2009 estas plenumo de pozitiva financa politiko, plivastigo de registara publika investo kaj realigo de struktura impostoredukto. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu koncernan raporton!
Por trakti mondan financan krizon, en la lasta novembro, Ĉinio forlasis stabilan financan politikon, plenumitan jam 4 jarojn, kaj ekrealigis pozitivan financan politikon. En la tutlanda kunveno pri financa laboro, ĉina financa ministro Xie Xuren esprimis, ke en la kuranta jaro, Ĉinio daŭrigos praktikadon de pozitiva financa politiko kaj pluapaŝe garantios kreskon, plivastigos enlandan postulon, reguligos strukturon, akcelos reformadon kaj atentos la vivon de popolanoj. Li diris:
"En la kuranta jaro, Ĉinio plenumos plu pozitivan financan politikon, plivastigos registaran publikan investon, realigos strukturan impostoredukton, reguligos distribuon de enspezo de popolanoj, plibonigos financan elspezan strukturon, akcelos reformadon de sistemoj financa kaj imposta, subtenos scienc-teknikan kreon, energiŝparon kaj redukton de ellaso, akcelos ekonomian kreskon, strukturan reguligon kaj lokan harmonian evoluigon kaj garantios kaj plibonigos la vivon de popolanoj. Oni aktive ludos financan funkcian rolon kaj akcelos bonan kaj rapidan disvolvon de socio kaj ekonomio."
Xie Xuren esprimis, ke por realigi pozitivan financan politikon, la unua gravita punkto estas plivastigo de registara publika investo. Li diris, ke en 2009, Ĉinio pliigos skalon de ŝtata ŝuldo, la registaro aranĝos publikan investon ĉefe sur la kampoj de programo pri la vivo de popolanoj, bazaj instalaĵoj, ekologia medio kaj postkatastrofa rekonstruado, per tio akcelos kaj enkondukos konsuman postulon kaj rapide stimulos ekonomian kreskadon.
Studanto de ekonomia esplora instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Yuan Gangming opiniis, ke ĉi-foja plivastigo de registara publika investo estas malsama ol tiu en 1998 por trakti sudorientazian financan krizon. Li diris:
"La malsamo kuŝas en tio, ke ĉi-foja investo celas flankojn intime rilatajn al la vivo de popolanoj. En 1998, ĉefe estis investo por bazaj instalaĵoj, sed ĉi-foje la investo unue celas garantii loĝadon, poste kamparan programon."
En la kunveno, ĉina financa ministro Xie Xuren ankaŭ montris, ke por realigi pozitivan financan politikon, oni devas plenumi strukturan impostoredukton. Sinjoro Yuan Gangming esprimis, ke la tiel nomata struktura impostoredukto ĝuste estas kaj garantio kaj redukto. Li diris:
"Plivastigante financan publikan investon, oni devas garantii imposton. Se oni ĝenerale reduktos imposton, kapitala fonto de publika investo estos malfacile garantiata. Tial impostoredukto nur estas kaj garantio kaj redukto."
Ĉina financa ministro Xie Xuren esprimis, ke en mallonga tempo racia plenumo de impostoredukta politiko alportos financan enspezoredukton, sed povos malstreĉi malfacilon de entreprenoj kaj utilos al akcelo de ekonomia stabila kaj rapida evoluigo, en la longa tempo metos bazon por kresko de financa enspezo. |