
Posttagmeze de la 30-a de januaro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Madridon kaj komencis oficialan viziton al Hispanio. Tio estas 1-a vizito de ĉina ĉefministro en pasintaj 17 jaroj. Wen Jiabao publikigis skriban parolon en flughaveno dirante, ke li kredas, ke ĉi-foja vizito povos gajni anticipan celon.
En la skriba parolo, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio alte taksas la rilatojn inter Ĉinio kaj Hispanio kaj la gravan pozicion kaj rolon de Hispanio en eŭropaj kaj internaciaj aferoj. |