| Baldaŭ komenciĝos la printempa plugado en diversaj lokoj de Ĉinio, sed en iuj nordaj regionoj okazas la katastrofo de sekeco. Por subteni batalon kontraŭ sekegeco, garantii la bonan rikonton kaj la printempan produktadon, la 6-an de februaro, la ĉina Financa Ministerio antaŭdate asignis la agrikulturan subvencion de 86,7 miliardoj da juanoj al diversaj lokoj.
Laŭ informo, la financa ministerio ankaŭ plue pliigos la rektan subvencion al la grena produktado kaj sintezan subvencion al agrikulturo.
Ĝis la 6-a de februaro, en Ĉinio la areo de agrikulturaj plantaĵoj plagitaj de la sekeca katastrofo superis 10 milionojn da hektaroj, kaj 4,37 milionoj da loĝantoj suferas de manko de trinka akvo.
|