La 10-an de februaro, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, kiu faras oficialan viziton en Meksikio, intervidiĝis kun meksikia parlamenta prezidanto Gustavo Madero kaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj Cesar Duarte. Li esprimis, ke en nuna situacio, Ĉinio kaj Meksikio devas kune trakti financan krizon, tio utilas ne nur al fortigo de rezista kapablo de la du landoj kontraŭ risko, sed ankaŭ al protektado de interesoj de evoluantaj landoj kaj akcelado de monda ekonomia disvolvo. |