china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Xi Jinping: Ĉinio kaj Meksikio devas profundigi praktikeman kunlaboron kaj antaŭenpuŝi komercon
(GMT+08:00) 2009-02-12 00:20:23

 

La 10-an de februaro, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, vizitanta Meksikion, diris, ke Ĉinio kaj Meksikio devas profundigi praktikeman kunlaboron, bone solvi komercajn problemojn laŭ la principo de reciproka respekto, reciproka kompreno kaj reciproka utilo kaj antaŭenpuŝi ekvilibran kaj sanan disvolviĝon de la komerco kaj investado inter si.

meksikia prezidento Felipe Calderon Hinojosa kaj Xi Jinping

Intervidiĝante kun meksikia prezidento Felipe Calderon Hinojosa, Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Meksikio ambaŭ troviĝas en grava periodo de la ekonomia disvolviĝo; la du landoj devas vastigi la kunlaboron en pli multaj kampoj kaj akceli komunan disvolviĝon. Li proponis, ke la du flankoj antaŭenpuŝu kaj efektivigu la planon de komuna agado, utiligante mekanismon de la du-landa konstanta komitato, kaj plioftigu la kontakton pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj kunlaboron en plurflanka mekanismo.

Felipe Calderon Hinojosa diris, ke Meksikio alte atentas disvolvi la amikan kunlaboron kun Ĉinio kaj rigardas Ĉinion kiel gravan strategian kunlaboran partneron; fronte al severa malfacilo de la monda ekonomio Meksikio volas klopodi kune kun Ĉinio por plifortigi la kontakton kaj kune trakti severan defion el la financa krizo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040