Invitite de la jamaika registaro, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping atingis la jamaikan ĉefurbon Kingstono en la 11-a de februaro laŭ la loka tempo kaj komencis la oficialan viziton.
En la flughaveno Xi Jinping publikigis skriban paroladon kaj diris, ke Jamaiko estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en la kariba regiono, kaj la ĉina registaro alte atentas disvolvi la dulandajn rilatojn. La celo de tiu ĉi vizito estas fortigi amikecon, grandigi komunan konon, profundigi kunlaboron kaj akceli disvolvadon.
Dum la vizito, Xi Jinping interŝanĝos opiniojn pri la duflanka kunlaboro kaj internaciaj problemoj komune prizorgataj kun ĝenerala gubernatoro Kenneth Octavius Hall, ĉefministro Orette Bruce Golding kaj parlamentaj gvidantoj. |