Venos nova jaro laŭ tibeta kalendaro, troviĝas multaj afiŝoj por stimuli konsumadon en tibetaj diversaj supermerkatoj kaj butikoj, kaj multaj lasaaj urbanoj tenas "aĉetan karton", donitan de la registaro, kaj aĉetas komercaĵojn.
La 23-an de januaro, la Tibeta Aŭtonoma Regiono ekdonis "aĉetan karton" al 68 mil homoj, kiuj ĝuas urban minimuman vivgarantion, aŭ estas emeritoj de ŝtataj entreprenoj, ĉiu karto valoras je 800 juanoj. Tibeto unuafoje donis konsuman karton al urbanoj kun malalta enspezo. |