
La 26-an de februaro, gvidante ĉinan aĉetan grupon ĉina komerca ministro Chen Deming vizitis Hispanion. Chen Deming kaj hispana ministro pri industrio, turismo kaj komerco Miguel Sebastian kune ĉeestis al la Kunlabora Forumo pri Ekonomio kaj Komerco inter Ĉinio kaj Hispanio okazinta en Madrido.

Chen Deming esprimis, ke en serioza defio kaŭzita de la internacia financa krizo, Ĉinio kaj la Okcidento devas malfermi merkaton kaj fortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron.
Dum la vizito, industriaj asocioj de la du landoj subskribis kunlaboran memorandon kaj pli ol 20 ekonomiajn kaj komercajn kontraktojn kaj interkonsentojn. |