La 1-an de marto en Pekino la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado anoncis, ke ĝi bonvenigas la publikon serĉi en iu ajn tempo informojn pri detala listo de la ekonomi-stimula plano kun la kosto de 4 000 miliardoj da juanoj.
La ekonomi-stimula plano kun la kosto de 4 000 miliardoj da juanoj, elmetita de la ĉina registaro fine de la lasta jaro, estos praktikata en la venontaj du jaroj. La ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado publikigas informojn pri la plano, kaj la publiko povas serĉi koncernajn informojn publikigitajn en retejo de la komisiono aŭ peti telefone aŭ retpoŝte de la komisiono informojn. |