china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj amaskomunikiloj atentas pri inaŭguriĝo de jarkunveno de ĈPPIK
(GMT+08:00) 2009-03-04 09:29:42
La 3-an de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 2-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Transmaraj amaskomunikiloj faras la vastan raportadon pri tio, kaj aparte atentas pri ĉinaj rimedoj celantaj akceli la ekonomian kreskon kaj teni la socian stabilecon en la tutgloba financa krizo.

En la sama tago, usona novaĵagentejo raportis, ke estas la unua fojo por Ĉinio kunvoki jarkunvenojn de Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco post eksplodo de la tutgloba financa krizo, kaj oni vaste atentas pri pluapaŝa ellaborado de ekonomi-stimulaj rimedoj.

La brita novaĵagentejo Reuters diris, ke la ekonomio kaj socia stabileco estas la du ĉefaj diskutaj temoj de la du jarkunvenoj.

La japana novaĵagentejo Kyodo News Agency diris, ke la jaro 2009 estas la 60-a datreveno de fondiĝo de la nova Ĉinio, teni la ekonomian kreskon kaj socian stabilecon estas la grava celo de Ĉinio.

La rusa semajna revuo Expert diris, ke la jarkunvenoj reasertos la celon teni la ekonomian kreskon je 8%, kaj emfazos solvi la problemon pri senlaboreco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040