La 4-an de marto, proparolanto de la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Li Zhaoxing esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke okaze de serioziĝo de la tutgloba financa krizo, Ĉinio ne reduktas helpon al iuj evoluantaj landoj kaj ne malaltigas kunlaboran nivelon kun tiuj landoj.
Respondante al hinda raportisto Li Zhaoxing esprimis, ke la internacia financa krizo kaŭzis grandan influon al Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj, tamen en malfacila situacio, Ĉinio plie taksas unuiĝon kaj kunlaboron kun tiuj landoj. Protektante stabilan disvolviĝon de siaj ekonomio kaj socio Ĉinio grandigas helpan forton al evoluantaj landoj kaj efike plenumas la kunlaboran interkonsenton subskribitan kun tiuj landoj. |