
Jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso inaŭguriĝis je la 9-a matene de la 5-a de marto en Pekino. Al la inaŭguro ĉeestas Hu Jintao, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang, Zhou Yongkang kaj aliaj ŝtataj kaj partiaj gvidantoj de Ĉinio.

Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, prezidas la inaŭguron. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro al ĉirkaŭ 3 000 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso, reprezentante la centran registaron. |