La 4-an de marto, fremdlandaj amaskomunikiloj sinsekve raportis pri la inaŭguriĝo de la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la 3-a de marto kaj priatentis rimedojn alprenitajn de Ĉinio pri stimulo de enlanda bezono kaj plibonigo de popola vivo en la fono de la tutgloba financa krizo.
La japana ĵurnalo Ashahi Shinbun raportis, ke la proponoj ricevitaj de la sesio plejparte koncernas ekonomiajn problemojn.
La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis komenton, dirante, ke la financa krizo faris la du sesiojn monda fokuso. La komento diris, ke la ĉina politiko stimuli enlandan bezonon estas atentata de la mondo, la kaŭzo kuŝas en tio, ke la efiko de la politiko tuŝas alilandan ekonomion. |