Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Japanaj amaskomunikiloj ĝenerale donis priatenton al tio. Japanaj ĉefaj ĵurnaloj, kiaj Asahi Shimbun, Tokyo Shimbun, Nihon Keizaishimbun, Sankei Shimbun kaj Mainichi Shimbun, en la unua tempo raportis la inaŭguriĝon de la sesio kaj konigis la Registaran Laboran Raporton de ĉefministro Wen Jiabao. |