
En la 5-a de marto en Kartumo, sudana prezidento Omar Al-Bashir diris, ke la aresta ordono de Internacia Kriminala Tribunalo al li estas artifiko de okcidentaj landoj por petrola riĉfonto de Sudano.
En la sama tago en la kunveno de subtenantoj, Omar Al-Bashir diris, ke la Internacia Kriminala Tribunalo estas ilo de imperiistoj por petrolo, naturgaso kaj aliaj riĉfontoj de Sudano. Li esprimis, ke li rifuzas subiĝi al koloniismo. |