De la lastaj tagoj transmaraj amaskomunikiloj kaj specialistoj pozitive taksas la fidon de la du ĉinaj sesioj venki malfacilon kaj defion. Ili opiniis, ke okaze de la monda ekonomia dekadenco la ĉina agado ludos gravan rolon por reprosperigo de la monda ekonomio.
La japana ĵurnalo Mainichi Shimbun raportis, ke en raporto pri la registara laboro Wen Jiabao manifestis la ĉinan decidemon pluigi la ekonomian kreskon je ĉirkaŭ 8% kaj esprimis, ke Ĉinio stimulos la ekonomian kreskon kaj akcelos rapidan reprosperiĝon de la monda ekonomio per grandigo de la enlanda postulado.
La usona ĵurnalo Wall Street Journal diris, ke fronte al la monda financa krizo ĉinaj gvidantoj ankoraŭ estas memfidaj pri la ekonomia kresko je ĉirkaŭ 8%, kaj tiu ĉi fido-montrado estas malofta en la nuna mondo. |