La 7-an de marto ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi diris, ke en la jaro 2008 la ĉina diplomatio akiris gravajn fruktojn.
Tiutage en la gazetara konferenco por la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso Yang Jiechi diris, ke la jara 2008 estas rikoltoriĉa por la ĉina diplomatio. Li diris, ke la ĉina diplomatio renkontis multajn kaj gravajn defiojn, tre maloftajn de multaj jaroj, ekzemple en la rezistado kontraŭ tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan kaj aliaj naturaj katastrofoj, okazigo de la olimpikoj kaj traktado kontraŭ la internacia financa krizo; Ĉinio atentas diplomatiojn rilatojn kun grandaj landoj kaj ankaŭ kun ĉirkaŭaj landoj kaj samtempe disvolvas ekonomian diplomation, sekurecan diplomation, kulturan diaplomation kaj publikan diplomation kun evoluantaj landoj; en la lasta jaro pli ol 180 ŝtatestroj, registaraj gvidantoj kaj gravaj politikistoj oficiale vizitis Ĉinion aŭ ĉeestis inaŭgurojn de la olimpikoj kaj paralimpikoj. |