china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Ĉina eksterafera ministro eksplikis 4 gravajn punktojn de ĉina diplomatio en 2009
(GMT+08:00) 2009-03-07 11:52:13

La 7-an de marto en Pekino ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi eksplikis 4 gravajn punktojn de la ĉina diplomatia laboro en la jaro 2009. Li emfazis, ke ĉi-jare la ĉina diplomatio plenforte servos por garantii stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

Tiutage en la gazetara konferenco por la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso Yang Jiechi diris, ke ĉi-jare en la ĉina diplomatia laboro estas 4 gravaj punktoj: unue, plenforte garantiu stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon de la ĉina ekonomio; due, pozitive traktu internacian financan krizon kaj servu por garantii ekonomian kreskon, popolan vivon kaj stabilecon, kaj bone faru preparon por partopreno de ĉinaj ŝtataj gvidantoj en gravaj internaciaj multflankaj konferencoj; trie, efektivigu sekurecan diplomation, kulturan diplomation kaj laborojn de konsulejoj; kaj kvare, akcelu stabilan disvolviĝon de la rilatoj kun grandaj landoj, daŭrigu la bonnajbarajn rilatojn kun ĉirkaŭaj landoj, fortigu la solidarecon kaj kunlaboron kun evoluantaj landoj kaj pli aktive partoprenu en la solvado de mondaj kaj regionaj varmpunktaj problemoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040