La 7-an de marto en la gazetara konferenco por la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi diris, ke Ĉinio havas neniun respondecon pri la problemo aperinta en la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj esperas, ke Francio faru pozitivan respondon al gravaj zorgoj de Ĉinio.
Yang Jiechi diris, ke Ĉinio ĉiam alte atentas disvolviĝon de la rilatoj kun Francio kaj faris grandan klopodon por tio; li estas memfida pri longedaŭra disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke sana disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj estas la komuna deziro de la du popoloj. |