china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina eksterafera ministro respondis al raportistoj
(GMT+08:00) 2009-03-07 14:58:11

Antaŭtagmeze de la 7-a de marto en Pekino okazis gazetara konferenco por la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Yang Jiechi, ĉina eksterafera ministro, respondis demandojn de raportistoj koncerne al la ĉina diplomatia politiko kaj ĉinaj rilatoj kun fremdaj landoj.

Yang Jiechi resumis gravajn fruktojn de la ĉina diplomatio en la lasta jaro kaj eksplikis 4 gravajn punktojn de la ĉina diplomatio en la kuranta jaro: servu por garantii stabilan kaj rapidan disvolviĝon de la ĉina ekonomio; pozitive traktu la internacian financan krizon; efektivigu sekurecan diplomation, kulturan diplomation kaj laborojn de konsulejoj; kaj akcelu stabilan disvolviĝon de la rilatoj kun grandaj landoj, ĉirkaŭaj landoj kaj evoluantaj landoj kaj pli aktive partoprenu en la solvado de mondaj kaj regionaj varmpunktaj problemoj.

Koncerne al la internacia financa krizo, Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volas trakti la krizon kune kun diversaj landoj kaj klopodos por akordiĝi kun diversaj landoj pri makroskopa ekonomia politiko, stabiligi la financan merkaton kaj efektivigi necesajn reformadojn pri la internacia financa sistemo kaj la financa kontrola sistemo; Ĉinio kredas, ke pro la kuna klopodo de diversaj flankoj la londona pintkonferenco certe atingos pozitivajn rezultojn

Koncerne al la rilatoj kun fremdaj landoj, li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la nova usona registaro havas bonan komencon; Ĉinio volas klopodi kune kun Usono por senĉese antaŭenpuŝi la interilatojn; de la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio rimarkinde disvolviĝas; Ĉinio firmigos plu la rilatojn kun Rusio. Koncerne al problemoj inter Ĉinio kaj Japanio, Yang Jiechi diris, ke la du landoj devas starigi sistemon de la longedaŭra kunlaboro pri manĝaĵa sekureco kaj sekvi principajn komunajn komprenojn pri la Orienta Ĉina Maro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040