La 7-an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco por la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Ĉina eksteafera ministro Yang Jiechi respondis demandojn de raportistoj koncerne al la ĉina diplomatio kaj la rilatoj kun fremdaj landoj. Kion alportos ĉinaj rimedoj al la mondo? Kiajn gravajn punktojn havas la ĉina diplomatia laboro en 2009? Bonvolu aŭskulti detalan raporton!
Ĉi-jare la financa ŝtormo englutas la tutan mondon. Kvankam Ĉinio ne troviĝas en centro de la ŝtormo, tamen disvolviĝo de la ĉina ekonomio okupanta pli ol 6% de la monda ekonomio altiras atenton de la mondo. Pasintajare kontribuo-kvanto de la ĉina ekonomio al la monda ekonomia kresko superis 20%. Fone de la ekonomia tutmondiĝo la partio kaj registaro de Ĉinio prenas la ekonomian disvolvon kiel la ĉeftaskon. Kiel la ĉina diplomatia laboro respondos al defio de la internacia financa krizo? Ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en raporto pri la registara laboro eksplicitan respondon: plifortigi amikajn kontaktojn kun diversaj landoj kaj krei favorajn eksterajn kondiĉojn por stabila kaj relative rapida kresko de la enlanda ekonomio. Li diris en la raporto: "Ni profundigos plu praktikemajn kunlaborojn kun diversaj flankoj por kune bremsi disvastiĝon de la financa krizo, antaŭenpuŝi reformadon de la internacia financa sistemo, oponi komercan protektismon kaj akceli rapidan reprosperiĝon de la monda ekonomio.
La 7-an de marto en la gazetara konferenco ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi diris, ke ĉi-jare la ĉina diplomatia laboro iros ĉirkaŭ la ĉefa linio kaj efektivigos du gravajn punktojn. Li diris: "La ĉefa linio estas plenforte servi por garantii stabilan kaj relative rapidan kreskon de la enlanda ekonomio. La du gravaj punktoj estas pozitive trakti la financan krizon kaj bone servi por garantii la ekonomian kreskon, popolan vivon kaj stabilecon kaj efektivigi preparon por partopreno de ĉinaj ŝtataj gvidantoj en internaciaj multflankaj konferencoj, ekzemple la baldaŭ okazonta londona pintkonferenco. Ni volas puŝi la internacian ordon al pli justa kaj racia direkto."
Tre frue Ĉinio jam proponis la internacian kunlaboron por trakti la financan krizon. Decembre de la lasta jaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al financa pintkonferenco de 20 landoj en Vaŝingtono; komence de la kuranta jaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping vizitis multajn landojn de la 5 kontinentoj. Ili sendis al la mondo la mesaĝon, ke Ĉinio volas aktive disvolvi la internacian kunlaboron kaj trakti la financan krizon kune kun aliaj landoj.
Ĉeestante al la financa pintkonferenco en Vaŝingtono, Hu Jintao montris, ke la financa krizo ne nur severe batas evoluintajn landojn, sed ankaŭ siagrade influas evoluantajn landojn. Li diris: "Ĉinio antaŭenpuŝos plu starigon de la daŭrigebla monda ekonomia sistemo, kunakordigebla kaj orda internacia financa sistemo, justa kaj racia internacia komerca sistemo, egalrajta kaj efika tutmonda disvolva sistemo, kaj disvolvante la propran landon, konsideros decajn zorgojn de kunlaboraj partneroj, precipe de evoluantaj landoj."
La paroloj kaj agoj de Ĉinio ne nur alportas al la ĉina loĝantaro la decidemon venki la financan krizon, sed ankaŭ montri al la internacia socio la fidon. |