china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao: Faru procezon trakti internacian financan krizon kiel procezon impulsi ĉinan evoluadon
(GMT+08:00) 2009-03-07 18:34:17
La 7-an de marto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis en diskutado de la Guangdong-provinca delegacio okaze de la regula jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Hu Jintao emfazis, ke ni faru la procezon trakti la internacian financan krizon kiel procezon impulsi la ĉinan evoluadon al nova nivelo, celante meti bazon por pli longa, pli bona kaj pli rapida evoluado.

Hu Jintao montris, ke ĉifoja internacia financa krizo alportas al Ĉinio severajn defiojn, kaj samtempe ĝi alportas ankaŭ la ŝancon por plirapidigi ŝanĝon de evoluiga maniero kaj struktura reguligado. Ni devas firmigi la memfidon, kreive praktiki decidojn kaj aranĝojn de la centra komitato de la partio, forte garantii la ekonomian kreskadon, popolan vivon kaj stabilecon, kaj venki ĉiujn malfacilojn sur nia antaŭenmarŝa vojo.

Baldaŭ alvenos la Internacia Virina Tago, Hu Jintao esprimis la festajn saluton kaj bondeziron al ĉiuj virinoj de la tuta lando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040