china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sudana prezidento emfazis efektivigon de Kompleta Pactraktato
(GMT+08:00) 2009-03-08 10:00:00

La 7-an de marto en Kartumo, la ĉefurbo de Sudano, sudana prezidento Omar Hassan Ahmad al-Bashir emfazis, ke la sudana registaro efektivigos plu la Kompletan Pactraktaton, subskribitan kun Sudana Popola Liberiga Movado, la ĉefa partio en la suda regiono de Sudano, en la jaro 2005.

Tiutage reprezentantoj de partioj kaj triboj el la suda regiono de Sudano kunvenis en Kartumo por protesti kontraŭ la arestordono de Internacia Kriminala Kortumo kontraŭ sudana prezidento Omar Hassan Ahmad al-Bashir. Omar Hassan Ahmad al-Bashir ĉeestis al la kunveno kaj faris parolon. Li diris, ke nordaj sudananoj kaj sudaj sudananoj ĉiuj estas sudanaj civitanoj kaj tre zorgas pri la paco, stabileco kaj sekureco de la ŝtato; pasintece dum longa periodo la norda kaj suda flankoj suferis de la interna milito, sed la Kompleta Pactraktato repacigis la du flankojn kaj remetis per riparo la difektitan ŝtatan sendependecon en la originalan staton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040