La 7-an de marto, s-ro Hong Hao, oficisto de la Ŝanhaja Monda Foiro 2010 konigis, ke laŭ buĝeto, la kapitalo por konstruado de fundamentaj instalaĵoj de la Ŝanhaja Monda Foiro 2010 atingis 18 miliardojn da juanoj, kaj la kapitalo por ĝia funkciado 10,6 miliardojn da juanoj.
En la malferma tago de la ŝanhaja delegacio okaze de la regula jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, s-ro Hong Hao, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke en la internacia financa krizo, la okazigo de la Ŝanhaja Monda Foiro 2010 estas bonega ŝanco por vigligi la ĉinan ekonomion kaj eĉ la mondan ekonomion.
La Ŝanhaja Monda Foiro okazos de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro de la jaro 2010. |