La 8-an de marto, reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj konstanta vicestro de la ĉina provinco Sichuan sinjoro Wei Hong esprimis, ke en la taskoj de posttertrema rekonstruado de la provinco, loĝado de urbanoj kaj kamparanoj, edukado, higieno kaj aliaj servaj instalaĵoj pri la vivo de popolanoj estas plej gravaj.
Wei Hong konigis, ke pro damaĝo de la tertremo en Wenchuan, en la kamparo de la provinco Sichuan, necesas rekonstruado de loĝdomoj de pli ol 1,26 milionoj da familioj. Ĝis la fino de la lasta februaro, pli ol 94% de la loĝdomoj estis ekrekonstruataj. En urboj kaj urbetoj, necesas rekonstruado de pli ol 310 mil kompletoj da loĝdomoj, nun rekonstruado de preskaŭ kvarono de la domoj komenciĝis. |