La 9-an de marto, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, faris raporton pri la komitata laborado al la regula jarkunveno de la kongreso kaj informis, ke en la lasta jaro la Konstanta Komitato de la kongreso faris ekzamenadon pri plenumado de "Leĝo pri Laborkontrakto" nove publikigita en tiu jaro, kaj la ekzameno montris, ke la proporcio de laborkontraktoj en ĉinaj grandaj entreprenoj atingis 93%.
Post la publikigo de "Leĝo pri Laborkontrakto", la konscio de la tuta socio pri laborkontrakto ĝenerale altiĝis, proporcio de subskribo de laborkontrakto evidente pliiĝis, mezkvanta periodo de laborkontrakto pli longiĝis, kaj laborado pri enposteniĝo kaj reenposteniĝo pluapaŝe fortiĝis. |