La 9-an de marto en Pekino, s-ro An Jian, oficisto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke de aprilo de la pasinta jaro, ĉiuj skizoj de leĝoj ekzamenotaj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso principe devas esti publikigitaj al la socio por peti opiniojn, kaj nun oni jam petas opiniojn de la socio por la skizoj de 11 leĝoj.
Responde al demandoj de ĵurnalistoj, s-ro An Jian diris, ke al ĉiu opinio publike petita, la leĝdona institucio de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso faros analizon, esploron, ordigon kaj resumon, poste prezentos raporton al la Konstanta Komitato kaj fine respondos al la publiko, celante plene speguli la popolan deziron kaj koncentri popolan inteligentecon. |