La 9-an de marto en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, partoprenis diskutadon de delegacio de la provinco Shanxi por la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, kaj elmetis tri postulojn pri la laboro de la Kongreso.
Li emfazis, ke unue, oni bone efektivigu la laboron, reliefigu gravecon de la laboro, akcente solvu la gravajn problemojn en reformado, disvolvo kaj stabiligo, kaj tiujn prizorgatajn de popol-amasoj, kaj leĝe plenumu siajn funkciojn kaj rajtojn; due, oni perfektigu labormanieron, plifortigu la kontrolon kaj perfektigu leĝojn; trie, oni plibonigu laborstilon, atentu enketon kaj esploron kaj prezentu proponojn por antaŭenpuŝi diversajn aferojn de la ŝtato. |