| La 10-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri industrio kaj informizo s-ro Li Yizhong diris, ke nuntempe en la ĉina industrio aperas iom da pozitiva tendenco, tamen la ĉina industrio ankoraŭ sin trovas en la plej malfacila periodo.
En gazetara konferenco de la regula jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso okazinta en la sama tago, s-ro Li Yizhong diris, ke en la antaŭaj du monatoj de la kuranta jaro, la produktkvanto de ŝtal-laminataĵoj pliiĝis je 3,1% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, la produktkvanto de cemento je 17%, kaj la produktkvanto kaj vendkvanto de aŭtoj atingis la nivelon en julio de la pasinta jaro.
Sed la ministro diris ankaŭ, ke la ĉina industrio ankoraŭ sin trovas en la plej malfacila periodo, kaj vizaĝas al multaj defioj.
|