La 10-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri industrio kaj informizo s-ro Li Yizhong diris, ke en ĉifoja financa krizo, mazgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio estas peze vunditaj, kaj Ĉinio alprenas multajn rimedojn por solvi iliajn malfacilojn.
En la gazetara konferenco de la regula jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso okazinta samtage, s-ro Li Yizhong diris ankaŭ, ke la totala ekonomia kvanto de la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio okupas proksimume 60%, kaj la nombro de enokupiĝintoj ĉirkaŭ 80%.
|