
La 10-an de marto en Pekino, Qiangba Puncog, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke de kelkdekoj da jaroj la secesia kliko Dalai senĉese kalumnias la centran registaron kaj la tibetan lokan registaron; tamen la tempo kaj fakto certe nudigos mensogojn de la secesia kliko Dalai.
Li diris, ke post la evento de la 14-a de marto en Lasao, la secesia kliko Dalai mensogis, ke ke ni mortigis multajn homojn, kaj alvokis, ke oni ne festu la tibetan novjaron; ĉio ĉi estas trompaj artifikoj, kutime uzataj de la kliko Dalai; la fakto estas, ke traktante la lasaan eventon, la polico maksimume sin regis kaj havis toleremon; la polico arestis 953 suspektatajn krimulojn, tamen nur 76 el ili estis leĝe kondamnitaj kaj la ceteraj estis liberigitaj post eduko. |