Fermiĝis la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
Antaŭtagmeze de la 12-a de marto en Pekino fermiĝis la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis al la fermiĝo.

Jia Qinglin prezidis la fermon
La fermiĝon prezidis Jia Qinglin, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Jia Qinglin montris, ke dum la sesio komitatanoj aktive interkonsiliĝis kaj diskutis pri ekonomia stabila kaj relative rapida disvolvado kaj protektado de socia harmonio kaj stabileco. Paroloj de komitatanoj nombras 769, proponoj 5 571, traktataj proponoj 5 035, informoj el popolanoj pli ol 900. |