La 12-an de marto en Pekino, Wei Chao'an, ĉina vicministro pri agrikulturo, diris, ke evidente pli malfacilas multigi kamparanan enspezon pro internacia financa krizo.
Li diris, ke por trakti malfavoran staton, la ĉina registaro stabiligos agrikulturan produkton, altigos grenan minimuman aĉetprezon, multigos konservan kvanton de ĉefaj agrikulturaĵoj, pliigos agrikulturan subvencion, subtenos disvolvon de kamparaj mez- kaj mal-grandaj entreprenoj kaj tiamaniere multigos kamparanan enspezon. |