| La 12-an de marto en Pekino, triumfe fermiĝis la 2-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, plenuminte diversajn difinitajn tagordojn. La 13-an de marto, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigos ĉefartikolon por esprimi varman gratulon.
La ĉefartikolo diras, ke la sistemo de popola politika interkonsiliĝo estas granda trajto kaj supereco de la socialisma demokratia politiko de Ĉinio. Ĉijare 60-jariĝis fondiĝo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Estas nepre necese bone daŭrigi, perfektigi kaj disvolvi la multpartian kunlaboron kaj sistemon de politika interkonsiliĝa konferenco gvidatajn de la Komunista Partio de Ĉinio. |